Vorto: velki
-
(netransitiva) Perdi la vivfreŝecon; sensukiĝi.
velkinta rozo, pomo, vizaĝo, lipo, koloro
flamo velksekigos liajn branĉojn
-
(netransitiva) (figure) Senfortiĝi, kadukiĝi, konsumiĝi.
li velkas en karcero
velkas la flamoj, steloj, gloro
senfortiĝas kaj velkas la lando
kun subiĝo aŭ malapero de ĝia lingvo velkas la propraj kutimoj, moroj de nacio
miaj oreloj velkas de viaj vortoj
ĉiuj iam ekzistantaj ebloj jam ekvelkis
ekvelkinta fervoro
En aliaj lingvoj
- La angla: wither
- La belorusa: вянуць, зьвянуць, зьвяць, павянуць, абвяць, блякнуць, паблякнуць, марнець, змарнець, сьмягнуць (pro varmego)
- La ĉeĥa: blednout, chřadnout, vadnout, vyblednout, zeslábnout
- La franca: se faner
- La germana: welken
- La hispana: marchitarse
- La hungara: hervad
- La kataluna: pansir-se
- La nederlanda: verwelken
- La pola: przekwitać, więdnąć
- La portugala: murchar, definhar
- La rumana: a se ofili
- La rusa: вянуть, увянуть, завянуть, увядать, увясть
- La slovaka: vädnúť
- La nederlanda: kwijnen