Vorto: veki
-
(transitiva) Ĉesigi ies dormon.
kiam mi venis al li, li dormis; sed mi lin vekis
veki iun el profunda dormo
-
(transitiva) (figure) Ĉesigi la kvieton de io; vigligi, stimuli.
ne veku malfeliĉon, kiam ĝi dormas
por kio veki senbezone la danĝeron?
la kantoj vekas la eĥojn de la montoj
veki la atenton de la aŭskultantoj, la kuraĝon de la soldatoj
veki kaj venki la apation
veku, ho veku, veku konstante, ne timu ridon, insulton!
veki dormantajn energiojn
-
(transitiva) Naski, estigi.
veki deziron al io, apetiton, entuziasmon, esperon, iluzion, dubon, suspekton, publikan intereson por, simpatian eĥon ĉe la legantoj, daŭran impreson, meditojn, aplaŭdon, ridon, tumulton, ribelon
raportoj liaj vekis en Hamleto envion tiel grandan
estas facile veki malamon, sed malfacile ĝin estingi
la glavo de la malamiko vekas teruron ĉirkaŭe
ravan senton ĉiam vekis en mi ŝiaj grandaj lumaj okuloj
tiu demando vekis multe da disputoj kaj malpaco
terurovekantaj legendoj
En aliaj lingvoj
- La angla: awaken
- La belorusa: будзіць, абуджаць
- La bulgara: събуждам се
- La ĉeĥa: budit, probouzet, probudit, vzbudit, vzbuzovat
- La franca: éveiller, réveiller
- La germana: wecken
- La hispana: despertar
- La hungara: felkelt, felébreszt
- La indonezia: [bangun] membangunkan
- La kataluna: despertar
- La nederlanda: wekken, wakker maken
- La portugala: acordar
- La rusa: будить, разбудить
- La slovaka: zobudiť
- La turka: uyandırmak
- La portugala: acordar
- La rusa: пробуждать, пробудить
- La portugala: incitar
- La rusa: пробуждать, пробудить