Vorto: vegetaĵo
-
Vivaĵo, organismo, havanta la funkciojn de sinnutrado kaj reproduktado; malkiel la animaloj, pliparto da vegetaĵoj ne povas sin transporti, sed kapablas sintezi organikajn substancojn.
la bestoj kaj vegetaĵoj vivas, la mineraloj ne vivas
kultura vegetaĵo
sovaĝa vegetaĵo
ĉar simile al herbo ili rapide dehakiĝas, kaj kiel verda vegetaĵo ili forvelkas
nomenklaturo estas en zoologio kaj botaniko speciale la nomaro de animaloj kaj vegetaĵoj
vi estas vegetaĵoj, kies trunketoj, edukitaj en oranĝerioj, ne havas la forton, por kontraŭstari al ventoj kaj fulmotondroj!
En aliaj lingvoj
- La angla: plant
- La belorusa: расьліна
- La franca: végétal (subst.)
- La germana: Gewächs, Pflanze
- La greka: φυτό
- La hispana: vegetal
- La hungara: növény
- La kataluna: vegetal, planta
- La nederlanda: plant
- La persa: گیاه, رستنی, نبات
- La portugala: vegetal
- La rusa: растение