Vorto: vavo
-
Nomo de la 6a litero en diversaj alfabetoj ŝemidaj.
kvankam en la moderna alfabeto araba vavo estas la litero 27a, ĝi plu havas la praan ciferan valoron 6
inter la sonvaloroj de vavo menciindas /w/, /v/, /u/, /o/
-
Rimarko: La uzo de «vavo» por W estas konfuza. Ne nur la ŝemidaj literoj havas aliajn formojn kaj sonvalorojn, sed ankaŭ en jido al vuo respondas alia litero, «la duobla vavo» (װ ‐ unikode u+05F0; ekz-e װער /ver/, «kiu»); dum vavo (ו) aperanta, ekz-e, en דו /du/, «ci», respondas al U.
En aliaj lingvoj
- La angla: waw
- La ĉeĥa: dvojité v, w
- La franca: vav
- La germana: waw
- La rusa: вав
- La slovaka: dvojití v, w