Vorto: vasta
-
Havanta grandajn dimensiojn, grandspaca.
vastaj kaj herboriĉaj kampoj
iru en la vastan mondon, vi sendube trovos sukceson
vasta ĉambro
laŭvole laĉi la ŝuojn pli vaste aŭ pli malvaste
-
(figure) Havanta grandan amplekson.
vasta programo
vastaj konoj
poste jam ŝi alpaŝis al vasta klarigo de sia amo
-
Prononcata kun lango pli malalta kaj resonujo pli vasta, ol alia sono, kun kiu oni komparas.
vokaloj estas sonoj pli vastaj ol konsonantoj
en fermitaj silaboj la Esperantajn vokalojn oni ordinare prononcas vastaj
En aliaj lingvoj
- La angla: vast
- La belorusa: прасторны, шырокі, вялікі, вялізны
- La ĉeĥa: obšírný, prostranný, rozsáhlý, široký, širý
- La franca: vaste, lâche (pas serré), large
- La germana: weit, ausgedehnt, geräumig
- La hispana: amplio, vasto
- La hungara: tág, tágas, széles
- La kataluna: vast, ampli
- La nederlanda: weids
- La portugala: vasto
- La rusa: просторный, обширный, широкий
- La slovaka: obšírny, priestorný, rozsiahly
- La turka: geniş
- La belorusa: шырокі, вялікі
- La germana: beträchtlich, sehr groß, unermesslich
- La hungara: széleskörű, nagyarányú
- La nederlanda: weids
- La rusa: обширный
- La belorusa: адкрыты (гук)
- La franca: ouvert (phon.)
- La germana: breit
- La hungara: nyílt (hang)
- La kataluna: obert (fonètica)
- La nederlanda: breed (klank)
- La rusa: открытый (звук)