Vorto: varmo
-
Milda sentumaĵo, kian kaŭzas, interalie, elmeto al sunradioj, restado ĉe fajro kaj tiel plu.
abunda fajro brulis sur la kameno, plenigante la ĉambron per vigliga varmo
dum du horoj ili sidis babilante en la agrabla varmo de la fajro
la animala varmo
Rimarko: La vorto komunlingva respondas al la objektivaj temperaturo kaj (mal)sekeco; la termino fizika malpli rekte rilatas al la temperaturo: la oceano entenas multege da varmo en la akvo kies temperaturo estas 4°C ‐ kio tute ne estas varma laŭ la senco komunlingva. La fizikan varmon oni esprimas ne per temperaturaj gradoj, sed per energiaj kalorioj.
-
Energiformo rilata al la kineta energio de molekuloj en substanco, rilata al ĝia entropio.
la varmo estas ondforma, laŭlonga vibrado de la molekuloj de korpo
En aliaj lingvoj
- La belorusa: цяпло, цеплыня
- La bretona: tommder
- La ĉeĥa: horko, teplo
- La franca: chaleur
- La greka: ζέστη
- La hebrea: חום
- La hispana: calor
- La hungara: meleg
- La nederlanda: warmte
- La portugala: calor
- La rusa: тепло, теплота
- La slovaka: teplo
- La sveda: värme
- La turka: sıcaklık
- Tokipono: seli
- La belorusa: цеплата
- La germana: Wärme
- La hispana: energía térmica
- La hungara: hő
- La indonezia: kalor
- La rusa: теплота
- La sveda: värme