Vorto: varme

  1. En varma maniero aŭ cirkonstancoj.

    • la poeto sidis varme kaj komforte ĉe sia kahela forno

    • se du kuŝiĝas, estas al ili varme

    • ĉie estas varme, sed hejme plej ĉarme

  2. Kaŭzante varman senton.

    • la suno tiel varme brilis sur nin

    • ĉu hodiaŭ estas varme aŭ malvarme?

    • kiam fariĝis varme kaj la kuloj dancis en la varma aero kaj la nuboj ruĝe ardis

En aliaj lingvoj

    • La franca: chaudement
    • La hispana: cálidamente
    • La franca: il fait chaud