Vorto: varma

  1. Kaŭzante sur la haŭto agrablan senton kiel radiado de suno aŭ fajro, nek tro (ne varmega), tamen ja sufiĉe (ne malvarma).

    • varma forno, plado, supo, suno, vetero

    • oni plantis ilin meze de la varma ĉambro kaj ornamis ilin per plej belaj objektoj, per oritaj pomoj, mielkukoj, ludiloj kaj tre multe da kandeloj!

    • neniam antaŭe li pasigis nokton ekstere, li ĉiam en la nokto dolĉe dormadis en la varmaj folioj de la rozo

    • la pastro konsekre aspergis la sklavojn per varma ĉevala sango

    • en la nokto la servutuloj dormadis en la varma cindro, trempadis la fingrojn en la grasa fulgo kaj lekadis ilin

    • estis bela stelluma nokto, la aero ankoraŭ varma kaj milda, ĉar tiam estis ankoraŭ septembro

    • la animaloj kun varma sango

    • Rimarko: Probable influite de la franca lingvo, PV kaj PIV perdis la nuancon, kiun la esperantistoj rusaj kaj germanaj plu konservas (Bokarev, Krause): «varma» estas sufiĉa kaj modera temperaturo, ne varmega: tuj post la hejto la forno estis varmega, post unu horo ĝi estis jam nur varma, post du horoj ĝi estis nur iom varmeta, kaj post tri horoj ĝi estis jam tute malvarma; aŭ jen el la matura periodo: en eleganta kameneto, ĉirkaŭita de fera, arte aranĝita kradaĵo, ardis karboj en tia kvanto, ke, ne tedante per tro granda varmego, ili povu nur eligi ĉirkaŭen agrablan varmon.

  2. Konservanta varman senton, ŝirmante kontraŭ ekstera vetero.

    • varma lano, vesto, kovrilo, ĉambro

    • Z ‐ Zibelo: Tre kara best' estas zibelo || Pro sia bela varma felo

  3. Ne malvarma; kie oni ne suferas pro malvarmeco.

    • varma klimato

    • post la granda ekzercado ni flugos al la varmaj landoj, malproksimen de ĉi tie, trans montojn kaj arbarojn

  4. (figure) Naskanta impreson de varmeco, varmiganta la animon; afabla, amika, karesa, milda.

    • lia manpremo estis varma kaj kora

    • ni konservas varman rememoron pri tiu homo

    • homo kun mola kaj varma koro

    • la varmaj tonoj de la Ticianaj pentraĵoj

    • varma tono de violonĉelo

    • Mi, el malluma misa pado, Per varma vorto de persvado, Vin savis el demona sin'

    • varma sento, konsolvorto

    • nun li denove fariĝis tre varma amiko de nia lingvo en ĝia nuna formo

    • varma akcepto, gratulo, danko

    • Rimarko: PV kaj PIV ne distingas gradojn en la metafora varmo same kiel ili malatentas tiun nuancon en la rekta senco: «Metanta fervoron, pasion en siaj agoj» ‐ t.e. varmega. Por mi la PIV-ekzemplo varma batalo aspektas kiel groteska ŝerco (= afabla, milda batalo).

En aliaj lingvoj

    • Ido: varma
    • Interlingvao: calide
    • La afrikansa: warm
    • La angla: *warm
    • La belorusa: цёплы
    • La bretona: tomm
    • La bulgara: топъл
    • La ĉeĥa: teplý
    • La franca: chaud, chaleureux, fervent
    • La germana: *warm
    • La greka: ζεστός
    • La hebrea: לגייס
    • La hispana: caliente
    • La hungara: meleg
    • La indonezia: panas
    • La kataluna: calent
    • La nederlanda: warm
    • La okcidentfrisa: waarm
    • La okcitana: caud
    • La pola: *ciepły
    • La portugala: quente
    • La rusa: *тёплый
    • La slovaka: teplý
    • La sveda: varm
    • La turka: sıcak
    • Loĵbano: kufygla, mligla
    • Tokipono: seli
    • Volapuko: vamik
    • La portugala: quente
    • La portugala: caloroso