Vorto: vanto

  1. Eco de io vanta.

    • la ĝiskreva himnokanto, kolekta, koresponda vanto, kaj pri gramatikreguloj disputas aro da stranguloj rajdante sur la Fundamento

    • ne pro vanto aŭ aroganto - li ja estis homo tre honesta

    • la vanteco de la mondo, plena de mizeroj

    • «mi povas lin kisi!» ŝi diris fiere kaj ĉirkaŭprenis lian kolon, en tio konsistis ŝia vanteco, kaj Antono nenion havis kontraŭ tio

    • Rimarko: «Vanto» oni nomas ankaŭ ŝnuregon por fiksi maston.

  2. Stajo.

    • Gray pririgardis la ŝipon, ordonis streĉi la vantojn

    • Rimarko: Vanto fundamente signifas gravigon de bagateloj.

En aliaj lingvoj

    • La angla: transitoriness
    • La belorusa: марнасьць, нікчэмнасьць, нязначнасьць, малаважнасьць
    • La ĉeĥa: ješitnost (vlastnost), marnivost
    • La franca: futilité
    • La germana: Eitelkeit
    • La hispana: vanidad, banalidad, futilidad
    • La hungara: értelmetlenség, üresség (pejoratív), hiábavalóság
    • La pola: próżność, znikomość
    • La portugala: frivolidade, futilidade, vaidade
    • La rusa: суетность
    • La slovaka: márnomyseľnosť
    • La germana: Want