Vorto: vanta
-
Ne valoranta atenton aŭ prizorgon pro sia malgraveco aŭ nedaŭreco.
la vantaj plezuroj de la mondo
ĉio estas vanta kompare kun la eterneco
vanta babilado
nur kiel fantomo iras la homo, nur vante li klopodas
mi ne plu rigardos homon inter la loĝantoj de la vantejo
kio estas bona por la homo dum la tagoj de lia vanta vivo, kiun li pasigas kiel ombro?
-
Amanta posedi kaj montradi bagatelojn; vantanima, malmodesta, sinmontrema.
vanta virino
ni estas tiel vantaj, ke ni kredas nin ĉiam interesaj
mi malamas la adorantojn de vantaj idoloj
fieraj vantaj infanoj
la itala prezidanto, Silvio Berlusconi, estas vanta kaj tute netaŭga kiel moderna ŝtatestro
En aliaj lingvoj
- La angla: frivolous
- La belorusa: пусты, марны, дробязны, малаважны, няважны, нязначны
- La ĉeĥa: bezobsažný, jalový, marnivý, nicotný, planý
- La franca: frivole, superficiel (frivole), vain
- La germana: eitel
- La hispana: banal, fútil
- La hungara: üres (pejoratív), puszta (pejoratív), értelmetlen, hiú
- La nederlanda: ijdel
- La pola: czczy, marny, próżny
- La portugala: frívolo, fútil, vaidoso
- La rusa: пустячный, пустяковый, пустой, суетный
- La slovaka: bezobsažný, jalový, márnivý, planý
- La angla: vain, conceited
- La belorusa: дробязны, нікчэмны, славалюбны
- La hispana: vanidoso, presumido
- La hungara: hiú, öntetszelgő
- La rusa: суетный, мелочный, тщеславный