Vorto: vanilo

  1. Genro el familio orkidacoj (Vanilla). La grajnujon de kelkaj specioj, ekz. de Vanilla planifolia oni uzas kiel parfumigan spicaĵon.

  2. La spicaĵo gajnita el la vanila grajnujo aŭ samodora ĥemie produktita aromo.

    • ŝi estis laca de la bala muziko kaj vanila glaciaĵo

    • kion mi komprenis (kaj nederlande komprenas) sub «pudingo”, nepre en Esperanto estas «vanila flaŭno”

    • vanila aromo

En aliaj lingvoj

    • La angla: vanilla
    • La belorusa: ваніль
    • La bretona: vanilha
    • La ĉeĥa: vanilka (koření)
    • La franca: vanille
    • La germana: Vanille
    • La greka: βανίλια
    • La hebrea: שנף, וניל
    • La hispana: vainilla
    • La hungara: vanília
    • La indonezia: vanili
    • La kataluna: vainilla
    • La nederlanda: vanille
    • La persa: وانیل
    • La portugala: baunilha
    • La rusa: ваниль
    • La slovaka: vanilovník
    • La turka: vanilya