Vorto: vando
-
Interna maldika mureto dividanta ejon.
vando de tendo, vitra vando
grandampleksaj salonoj estis transformitaj per vandoj en komfortajn luksajn ĉambrojn
-
Interna maldika apartigaĵo dividanta meblon, vazon, objekton.
vando de ŝranko, kesto, forno, tubo
-
Interna maldika apartigaĵo dividanta kavan organon ĉe vegetaĵo aŭ besto.
vando de frukto, nazo, koro
En aliaj lingvoj
- La angla: partition
- La belorusa: сьцяна, сьценка, перагародка
- La ĉeĥa: příčka, přepážka
- La franca: cloison, paroi
- La germana: Wand
- La hispana: tabique
- La hungara: válaszfal, sövény (septum), septum
- La itala: parete (interna), tramezza, tramezzo, divisorio
- La kataluna: cloenda
- La nederlanda: wand
- La persa: دیواره, جدار
- La portugala: tabique, parede interna, divisória
- La rusa: стенка, перегородка
- La itala: pannello, divisorio
- La kataluna: paret
- La nederlanda: tussenschot
- La portugala: divisória (de um objeto)
- La itala: setto, sepimento, dissepimento
- La kataluna: septe, envà
- La nederlanda: wand
- La portugala: septo, tabique (anatomia)