Vorto: vana
-
Ne produktanta efikan rezulton; senutila.
kontraŭ forta mano la leĝo estas vana
vana teoria laboro kaj senutila batado de vento
nia voko ne restos vana
al vi klopodojn kaj al mi suferojn vi kaŭzas, tamen ambaŭ estas vanaj
servo al Dio vana ne restas
-
Havanta nur ŝajnon sen realeco; neefektiva.
vana espero (kano)
tiuj profetaĵoj estis vanaj
vana ombro, fantomo, sonĝo
mia timo estis vana
En aliaj lingvoj
- La angla: futile, vain
- La belorusa: дарэмны, марны, бескарысны, беспасьпяховы
- La bretona: aner (ag.)
- La ĉeĥa: marný, pomíjející
- La franca: vain
- La germana: zwecklos, fruchtlos, ergebnislos, nutzlos, vergeblich, umsonst
- La hispana: vano
- La hungara: hiábavaló, meddő, hiú
- La kataluna: va
- La nederlanda: vergeefs, ijdel
- La pola: daremny, próżny, płonny
- La portugala: vão (adj.), inútil (adj.)
- La rusa: напрасный, тщетный
- La slovaka: daromný, márny, zbytočný
- La germana: vergeblich, umsonst