Vorto: valoro
-
Grado de ŝatebleco; grado, je kiu iu aŭ io estas ŝatata pro siaj kvalitoj aŭ meritoj.
tiuj ĉi arĥaismoj neniam estos elĵetitaj kaj tiamaniere neniu verko Esperanta eĉ el la plej frua tempo iam perdos sian valoron kaj kompreneblecon
kia estas via laboro tia estas via valoro
se iu trovis kapablan edzinon, ŝia valoro estas pli granda ol perloj
scienculo de alta valoro
esploradi la komparan valoron de ĉiuj religioj
ambaŭ floroj de samaj valoroj
tiu argumento nenion perdis el sia valoro
koni la valoron de la vortoj
-
Grado de taksebleco; sumo, je kiu io estas mone taksata.
la oro havas neniun valoron en la dezerto
la valoro de tiu varo malaltiĝis en la lastaj monatoj
la prezo de tiu maŝino estas de 2000 markoj, sed ĝia vera valoro ne superas 500
-
Tio, kion homoj juĝas morale aŭ estetike grava.
laŭ ili, «la valoroj de la Unio inkludas la valorojn de tiuj, kiuj kredas je Dio kiel fonto de la vero, justo, bono kaj belo, same kiel la valorojn de homoj, kiuj ne kunhavas tiun kredon sed respektas ĉi tiujn universalajn valorojn kiel ali-fontajn»
-
Io iel valoranta.
en malfacila horo eĉ groŝ' estas valoro
ni devas klopodi, ke la veraj valoroj de tiu nacio estu konigataj al la mondo
valorpapero
-
Individua elemento de studata aro aŭ datumtipo, indikita per variablo, konstanto aŭ esprimo (formulo, ekvacio).
determini la valoron de nekonato
En aliaj lingvoj
- La angla: value
- La belorusa: каштоўнасьць, вартасьць
- La bretona: talvoudegezh
- La ĉeĥa: cena, hodnota, valor, vnitřní hodnota, význam
- La franca: valeur
- La germana: Wert
- La hebrea: ערך
- La hispana: valor
- La hungara: érték
- La nederlanda: waarde
- La portugala: valor
- La rusa: ценность, значение
- La slovaka: cena, hodnota
- La turka: değer
- La belorusa: цана, кошт, вартасьць
- La bretona: gwerzh (talvoud), talvoud
- La rusa: ценность, цена
- La rusa: ценность
- La belorusa: каштоўнасьць
- La rusa: ценность
- La belorusa: значэньне, велічыня
- La bretona: talvoud
- La pola: wartość
- La rusa: значение