Vorto: valizo

  1. Vojaĝa pakumo, proksimume paralelepipeda, malfermiĝanta en du partojn, portebla de unu homo.

    • ni ellitiĝis je la 3a horo frumatene por pretigi la valizojn kaj vojaĝsaketojn

    • Rimarko: La valizoj estas relative nova objekto. Antaŭ la mezo de 19a jc ilian funkcion plenumis kofroj.

En aliaj lingvoj

    • La angla: suitcase
    • La belorusa: валізка, чамадан, сакваяж
    • La bretona: malizenn
    • La bulgara: куфар
    • La ĉeĥa: kufřík, ruční zavazadlo, tlumok, vak
    • La franca: valise
    • La germana: Koffer
    • La hebrea: מזווזה
    • La hispana: maleta
    • La hungara: bőrönd
    • La indonezia: koper
    • La kataluna: maleta, valisa
    • La nederlanda: koffer, valies
    • La portugala: valise, maleta
    • La rusa: чемодан, саквояж
    • La slovaka: batožina (ručná), kufrík, vak
    • La turka: bavul, valiz