Vorto: us
- 
  
    Verba finaĵo, esprimanta nerealecon. - mi ne farus la eraron, se li antaŭe dirus al mi la veron 
- mia ora ringo ne estus nun tiel longe serĉata, se ĝi ne estus tiel lerte kaŝita de vi 
- se la ĉielo falus al tero, birdokaptado estus facila afero 
- dormus leporo, se ĝi ĉason ne timus 
- mi vidis vian vizaĝon, kvazaŭ mi vidus la vizaĝon de Dio 
- se ni ne prokrastus, ni jam du fojojn estus revenintaj 
 
