Vorto: urno

  1. Granda vazo, kiun antikvuloj uzis por ĉerpi akvon, konservi mortocindrojn aŭ kolekti voĉdonilojn.

    • la helpantoj de Tifono alportis kvar grandajn urnojn, ornamitajn per la kapoj de l' dioj kaj en ĉiun el la urnoj metis iun internan organon de l' mortinto

    • ĉiu delegito ricevos du silikojn kaj unu el ili li ĵetos en la urnon, kiu volas, ke via sankteco tuŝu la trezorojn de Labirinto, metos nigran silikon, kiu preferas, ke oni ne tuŝu la propraĵon de la dioj, metos blankan

  2. Ujo por kolekti voĉdonilojn.

    • en Japanio ne estas devige voĉdoni: al la urnoj iris 56 % de la voĉdonrajtigitoj

    • la laborista partio suferis ĉe la urnoj en majo

En aliaj lingvoj

    • La angla: urn
    • La bretona: jarl, jarlig kañv (por mortocindroj), jarlig ludu (por mortocindroj)
    • La ĉeĥa: urna
    • La finna: uurna
    • La franca: urne
    • La germana: Urne
    • La hungara: urna
    • La itala: urna
    • La kataluna: urna
    • La nederlanda: urn
    • La portugala: urna
    • La rusa: урна
    • La slovaka: popolnica, urna
    • La sveda: urna
    • La bretona: pod ar mouezhioù
    • La nederlanda: stembus