Vorto: unuo

  1. Abstrakta kvanto, konsiderata kiel la elementa nombro, kiu servas por formi la ceterajn.

    • la deko konsistas el dek unuoj

    • skribi ciferon en la kolono de la unuoj

    • ne estimante apartajn unuojn, ni neniam venos al grandaj nombroj

  2. Mezurunuo.

    • la Internacia Sistemo de unuoj

    • unu astronomia unuo, kies simbolo estas au, estas la averaĝa distanco inter la Suno kaj la Tero

    • tempunuo

  3. Neŭtra elemento rilate al multiplike signata operacio.

    • Rimarko: Tiun terminon subtenas nerekte ankaŭ , kiu tamen konservas por ĝi la nematematikan difinon, troveblan jam en. Multaj aliaj fontoj uzas ĉi-sence nur neologismon «unito» (ekz-e ), kies avantaĝon ni tamen ne kapablas vidi.

En aliaj lingvoj

    • La belorusa: адзінка
    • La bretona: unanenn
    • La ĉeĥa: jednička, jednotka, jednotkový prvek
    • La finna: ykkönen, yksikkö
    • La franca: unité
    • La germana: Einheit
    • La hebrea: יחידה
    • La hungara: egyes (szám)
    • La indonezia: unit
    • La itala: unità (misura o elemento)
    • La kataluna: unitat
    • La nederlanda: eenheid
    • La norvega: enhet
    • La portugala: unidade
    • La rusa: единица
    • La slovaka: jednotka miery
    • La finna: (mitta)yksikkö
    • La hungara: mértékegység
    • La pola: jednostka
    • La sveda: enhet
    • La angla: unit (element)
    • La finna: ykkösalkio, neutraalialkio
    • La germana: Einselement
    • La hungara: egységelem
    • La pola: jedynka (element neutralny), element jednostkowy