Vorto: unua
-
Estanta antaŭ ceteraj samspecaj objektoj.
a. Laŭ la spaco.
la unua vico en la teatro
la unua ĉapitro de libro
loĝi sur la unua etaĝo
b. Laŭ la tempo.
unua venis, unua prenis
oni ne forgesas facile sian unuan amon
la sennuba idilio de ŝia unua juneco
li la unua potence skuis la mondon por nia ideo
c. Laŭ la rango.
li estas la unua en sia klaso
tiel la lastaj estos unuaj kaj la unuaj estos lastaj
En aliaj lingvoj
- La belorusa: першы
- La bretona: kentañ
- La ĉeĥa: první, prvý
- La ĉina: 第一 [dìyī]
- La finna: ensimmäinen, ensi (ensimmäinen)
- La franca: premier
- La germana: erst(-er,-e,-es)
- La hebrea: ראשון
- La hungara: első
- La indonezia: pertama
- La itala: primo (agg.)
- La kataluna: primer, davanter
- La kekĉia: xb̕een
- La nederlanda: eerste
- La norvega: første
- La pola: pierwszy
- La portugala: primeiro
- La rusa: первый
- La slovaka: prvý
- La sveda: första