Vorto: unu

  1. Numeralo esprimanta la elementan nombron.

    • mi havas nur unu buŝon, sed mi havas du orelojn

    • unu kaj unu estas du

    • unu hako kverkon ne faligas

    • dolĉa sed ne daŭra odoro, ĝuo de momento unu

    • du homoj povas pli multe fari ol unu

    • unu soldato militon ne faras

    • la komitaton elektis nur ia unu malgranda landeto

  2. Unika.

    • celon ni ĉiuj havas unu kaj klaran

    • unu leĝo kaj unu rajto estu por vi, kaj por la fremdulo

    • danke la unu gramatikon kaj la unu formon de la plej granda parto de la vortoj, la lingvo havos unu formon ĉe ĉiuj uzantaj ĝin

    • nur en la unu domo, kiu staris kontraŭ la loĝejo de la scienculo, estis tre silente

    • objektoj, kiuj ne estas esence ligitaj inter si kaj ne prezentas kune ian unu ideon

    • koncerne la du kolonojn, la unu maron kaj la bazaĵojn

    • unucela klopodo

  3. Komparu iu.

    • la pli juna estis unu el la plej belaj knabinoj

    • el ŝiaj multaj infanoj unuj estas bonaj kaj aliaj estas malbonaj

    • la regado de unuj gentoj super aliaj estas restaĵo el antikva tempo

    • unuj objektoj venis en unujn manojn, aliaj en aliajn manojn

    • ili kuris la unuj post la aliaj

    • Rimarko: Male ol la numeralo unu, la pronomo unu havas regulajn fleksiojn plurnombre: unuj, unujn; sed escepte ĝia akuzativo ununombra kutime egalas nominativon; komparu: unujn mi renkontis en Londono, aliajn en Parizo; sed: unu mi renkontis en Londono, alian en Parizo; unu (t.e. unun) el viaj fratoj lasu ĉe mi. Tiu escepto estas ŝuldata al tio, ke ofte malfacilas distingi la pronomon unu disde la numeralo; tamen sporade (kvankam tre malofte) la logika formo tamen aperas, ankaŭ ĉe la bonaj aŭtoroj: la homo ricevas ŝarĝojn unun post alia; Johano Paŭlo la Dua denove uzis Esperanton kiel unun el la pluraj lingvoj de sia tradicia beno. Antentindas, ke en iuj tiaj pronomaj roloj povas aperi ankaŭ aliaj numeraloj: Mi morthakis per sabro du, kaj du duele; || Unun mi ekbruligis en ligna kabano, || Kiam ni Koreliĉojn kun Rimŝa invadis ‐ tamen nur «unu» norme posedas fleksiojn plurnombrajn, estante kutime difekta ununombre.

  4. Duondifina determinilo, esprimanta «specifecon» (termino lingvoscienca), t.e. ke temas pri persono aŭ objekto fiksita, tute specifa, sed kies precizan identon oni ne scias aŭ ne volas indiki; ofte uzata por enkonduki en rakonton novan rolulon aŭ cirkonstancon.

    • unu vidvino havis du filinojn

    • en unu tago, kiam ŝi estis apud tiu fonto

    • Rimarko: Pliparto da lingvoj kiuj ne havas artikolojn (ekzemple la rusa, Latino, la suoma) normale markas specifecon, kaj normale ne markas la nedifinitecon. Male, la lingvoj posedantaj nedifinan artikolon kutime konfuzas tiujn du determinojn; sekve, iuj gramatikoj kaj multaj okcidentaj esperantistoj konsideras tian uzon de unu «malfacile komprenebla» kaj evitinda aŭ arkaika. Vidu en PAG pri «duondifina determino» kaj en la studaĵo pri la artikolo.

    • Rimarko: Ankaŭ en ĉi tiu signifo oni evitas la akuzativan formon unun, kaj eĉ la plurnombran formon unuj; anstataŭe oni preferas uzi la sinonimon certa(j)(n).

En aliaj lingvoj

    • Interlingvao: un
    • La afrikansa: een
    • La angla: one
    • La belorusa: адзін
    • La bretona: unan
    • La bulgara: един
    • La ĉeĥa: jeden, jedna, jedno, první
    • La ĉina: 一 [yī]
    • La estona: üks
    • La finna: yksi
    • La franca: un
    • La germana: eins
    • La hebrea: אחד
    • La hinda: एक [ēk]
    • La hispana: uno
    • La hungara: egy
    • La indonezia: satu
    • La inuktituta: ᐊᑕᐅᓯᖅ
    • La itala: uno
    • La japana: 一 [いち]
    • La kataluna: u, un
    • La keĉua: juk
    • La kekĉia: jun
    • La nederlanda: een
    • La norvega: en, ett
    • La pola: jeden
    • La portugala: um
    • La rusa: один
    • La slovaka: jeden, jedna
    • La svahila: moja
    • La sveda: en, ett
    • La tongaa: taha
    • La turka: bir
    • Okcidentalo: un
    • Tokipono: wan
    • Volapuko: bal
    • La belorusa: адзіны
    • La finna: yksi
    • La rusa: единственный
    • La finna: yksi, toinen
    • La rusa: один
    • La bretona: ul, un, ur
    • La finna: eräs
    • La franca: un certain
    • La rusa: один