Vorto: unio

  1. Alianco, federacio, konfederacio, ligo aŭ simila unuiĝo de sociaj aŭ politikaj organizaĵoj, estiĝinta surbaze de iliaj komunaj interesoj.

    • dogana unio

    • la potenca reĝino de la Unio, Margareto

    • la unio de Litvo kun Polujo okazis en 1386

    • Latina Unio

    • Sovetunio

    • Eŭropa Unio

    • en pli granda unio apenaŭ eblos, ke (kiel nun) ĉiu ŝtato rajtos je minimume unu membro en EU-komisiono

    • tiuj, kiuj volas konservi la union de Nord-Irlando kun Britio, «mobilizis” la ulsterskotajn lingvon kaj kulturon kiel simbolojn de sia kultura identeco

    • Virina Alianco, transkonfesia kaj transpartia unio de virinoj

  2. Aliĝo de kristana konfesio al la konfesio romkatolika en maniero, ke ĝi akceptas la romkatolikan dogmaron kaj la povojn administrajn kaj spiritajn de la papo de Romo, kaj konservas sian ritaron kaj la edziĝon de la pastroj.

    • Liona unio de 1274

    • Florenca unio de 1439

    • Bresta unio de 1596

  3. Datumtipa konstruilo en la programlingvoj Algol-68 kaj C, ebliganta malrigidigi la traduktempan tipkontrolon super la objektoj deklaritaj havi tian unian tipon.

En aliaj lingvoj

    • La angla: union
    • La belorusa: саюз, зьвяз
    • La finna: liitto, unioni
    • La franca: union
    • La germana: Union, ,
    • La greka: ένωση
    • La hispana: unión
    • La hungara: unió, egyesülés
    • La itala: unione
    • La nederlanda: eenheid, unie
    • La portugala: união
    • La rusa: союз
    • La sveda: union
    • La turka: birlik
    • La angla: Uniatism
    • La belorusa: вунія
    • La finna: unioni (kirkollinen), unioituminen
    • La germana: Kirchenunion
    • La hungara: unió
    • La itala: concilio, unione (rel.)
    • La rusa: уния
    • Latineca nomo: unio
    • La angla: union, union type
    • La finna: unioni (tietorakenne C-kielessä)
    • La germana: Union (Datenstruktur)
    • La itala: unione, union
    • La rusa: объединение
    • La sveda: union (i programmeringsspråket C)