Vorto: unika

  1. Sola en sia speco, ununura.

    • Tiu, kiu estas unika Sinjoro de la vivo kaj de la morto, Li mem, plilongigis ĉi tiun vivon, iamaniere Li donacis ĝin denove al mi

    • plej konata, kvankam ne unika, estis la afero en Salem en 1692, kiun multaj iom konas per la brila dramo de Arthur Miller

    • Rimarko: Pro la konfuzeblo kun unika la franceca «unika filo» (kiam temas pri filo ununura) sonas iom komike por la rusoj ― ankaŭ formale temas ne pri «sola en sia speco», sed pri «sola en la familio». Pli klaraj estas «sola, ununura filo».

  2. (figure) Senkompara, sensimila.

    • grandioza unika spektaklo, pejzaĝo

    • ĉiuokaze la edziniĝo de princino Margareta en la Vestminstra Abatejo estis ja sufiĉe unika evento

    • Rimarko: En la ĵurnalista ĵargono tiu vorto estas sinonimo por aparta, eksterordinara. Cetere, al iuj esperantistoj tia uzo de unika ŝajnas bombasta kaj evitinda. Aliflanke, la PIV-oj prezentas tiun hiperbolan signifon kiel la ĉefan.

En aliaj lingvoj

    • La angla: unique
    • La belorusa: унікальны
    • La ĉeĥa: jedinečný, unikátní
    • La finna: ainoa, uniikki
    • La franca: unique
    • La germana: einzig, einmalig, einzigartig
    • La hebrea: יחיד במינו
    • La hispana: único
    • La hungara: egyedülálló, egyetlen, unikális
    • La itala: unico
    • La kataluna: únic
    • La nederlanda: uniek
    • La persa: یگانه, یکتا
    • La pola: unikalny, jedyny (w swoim rodzaju)
    • La portugala: único
    • La rusa: единственный
    • La slovaka: jedinečný, nenapodobiteľný, neporovnateľný, ojedinelý, unikátny
    • La sveda: unik
    • La finna: ainutlaatuinen
    • La hebrea: יחודי
    • La persa: بی‌مانند, بی‌همتا, بی‌نظیر
    • La rusa: уникальный