Vorto: umlaŭto
-
Vokalŝanĝo, palatigo de vokaloj (precipe a, o, u).
en la ĝermanaj lingvoj umlaŭto i.a. formas multenombron, kiel en man ‐ men, Gast ‐ Gäste, Mutter ‐ Mütter
Rimarko: Oni ne konfuzu la fonetikan fenomenon umlaŭto kun la diakritilo tremao: en la germana Gans ‐ Gänse ni kaj aŭdas umlaŭton kaj vidas tremaon, dum en la angla goose ‐ geese estas nur umlaŭto.
En aliaj lingvoj
- La angla: umlaut
- La belorusa: умляўт
- La finna: umlaut, vokaalinmukaus
- La franca: umlaut
- La hungara: umlaut
- La itala: umlaut
- La kataluna: dièresi
- La nederlanda: umlaut (klantverschuiving)
- La pola: przegłos
- La portugala: metafonia, umlaut
- La rusa: умляут, перегласовка