Vorto: ukrajno
-
Ano de la ukraina etno (la plej granda etno de Ukrainujo).
la ukrainoj estas orientslava etno
Letoj, Ukrajnoj, Kaŭkazanoj ekbatalis por libereco patruja
la Poloj nur parolos la Polan lingvon, la Germanoj la Germanan, la Ukrajnoj la Ukrajnan kaj la Kazaĥoj la Kazaĥan
lia kunulo estis la UEA-delegito, ukraino laŭdevene
futbalon ludis geukrainoj ĉe norda poluso ‐ kaj kelkaj tie eĉ naĝis
Rimarko: La malavantaĝo de la formo «ukraino» kompare kun «ukrajno» estas la ŝajne sufiksa «-ino», kian oni normale evitas en Esperanto ŝanĝante la vokalon; komparu «bedueno», «jakobeno», «Konstanteno», «rabeno», «delfeno», «pingveno» kaj tiel plu. Por la koncerna vorto la alternativa formo de la radiko, oportuna por Esperanto, ekzistas jam preta en la lingvoj ukrajna, rusa, pola (kiel formo poezia).
En aliaj lingvoj
- La angla: Ukrainian
- La belorusa: украінец
- La ĉeĥa: Ukrajinec
- La franca: Ukrainien (habitant)
- La germana: Ukrainer, Ukrainerin
- La itala: ucraino (sost.)
- La kataluna: ucraïnés (subst.)
- La nederlanda: Oekraïner
- La pola: Ukrainiec
- La rusa: украинец
- La slovaka: Ukrajinec
- La ukraina: українець
- Tokipono: jan pi ma Ukawina
- Volapuko: Lukrayänan