Vorto: ukazo

  1. Edikto de Rusuja aŭ Sovetia ŝtatestro.

    • pri ĉaso, estas ukazoj de caro

    • Rimarko: Kiel speco de «edikto» (kaj ukazo estas simple la rusa vorto por «edikto») tiu vorto estas same redunda kiel estus redunda «firmano» por edikto de islamlanda regnestro kaj tiel plu. Laŭ kontraŭrusa tradicio la okcidentaj lingvoj atribuas al tiu vorto ankaŭ la sencon «ĉia arbitra ordono, dekreto» (PIV1), kvankam neniel evidentas kial ekz-e edikto de franca reĝo estu pli aprobinda ol ukazo de nuna Rusuja prezidento.

En aliaj lingvoj

    • La angla: ukase
    • La belorusa: указ
    • La finna: asetus (Venäjällä tai NL:ssa), ukaasi
    • La franca: oukase, ukase
    • La germana: Ukas
    • La hispana: ucase
    • La hungara: ukáz
    • La itala: ukase, ukaze, ukaz
    • La kataluna: ucàs
    • La nederlanda: oekaze
    • La pola: ukaz
    • La portugala: ucasse
    • La rusa: указ