Vorto: tuta
-
Rigardata en sia kompleto, sen escepto aŭ manko.
Esperanto celas esti la lingvo de la tuta mondo
mia tuta ŝuldo estos pagita al vi baldaŭ
la tuta supraĵo de la lago estis kovrita per naĝantaj folioj
ni laboris dum la tuta tago
mi jam legis la tutan libron
li ne volis krei laŭ sia persona plaĉo la tutan lingvon de l' kapo ĝis la piedoj
En aliaj lingvoj
- La angla: complete, entire, total, whole
- La belorusa: цэлы, увесь
- La ĉeĥa: celý, všecek, úplný
- La franca: total, tout
- La germana: ganz
- La hispana: todo (en su totalidad)
- La hungara: egész, teljes
- La kataluna: tot, complet, total
- La nederlanda: heel, geheel
- La pola: cały, całkowity
- La portugala: total
- La rusa: целый, весь
- La slovaka: celý
- La sveda: hela
- Tokipono: ale, ali