Vorto: turniĝi
-
Moviĝi ĉirkaŭ sia akso.
la rado turniĝis rapide
pordo turniĝas sur sia hoko
la tero turniĝas ĉirkaŭ sia akso kaj rondiras ĉirkaŭ la suno
junaj fraŭlinoj turniĝadis en gaja danco
turniĝadi kiel serpento
la neĝo turniĝadis
la reĝo sin turnis kaj turnadis antaŭ la spegulo
li sin turnis sur la kalkano
-
Ŝanĝi sian direkton.
tie la karavano sin turnis al la sudo
sin turni kontraŭ la malamikon
la fortuno povas forlasi nin, eĉ sin turni kontraŭ ni
kontraŭ min mem sin turnis mia ruzo
-
Ekdirekti sian atenton, sian agadon, sian penson aŭ konsideron al....
kien ajn li sin turnos, li sukcesos
sin turni al iu kun peto por helpo
por ĉiuj informoj turnu vin al Sinjoro Ajnulo
ne turnu vin al idoloj
mia voĉo sin turnas al la homoj
lia atento baldaŭ sin turnis al ni
-
Iĝi en novan staton.
lia amo turniĝis en malamon
li mortis kaj turniĝis en polvon
En aliaj lingvoj
- La ĉeĥa: obracet, stočit, točit, vrtět
- La franca: se retourner, se tourner, tourner en
- La germana: sich umdrehen
- La hispana: dar vueltas, girarse
- La hungara: forog, pörög, kering
- La pola: obracać się, kręcić się
- La rusa: вращаться, крутиться, поворачиваться, повернуться
- La slovaka: rozkrútiť, roztočiť, zvrtnúť
- La sveda: rotera, vridas
- La germana: umkehren
- La hispana: volverse
- La hungara: fordul, irányul
- La pola: obracać się, zwracać się
- La rusa: поворачиваться, повернуться, оборачиваться, обернуться
- La sveda: vändas, vända sig
- La hispana: convertirse, volverse
- La hungara: változik (vmivé)
- La pola: obracać się
- La rusa: оборачиваться, обратиться
- La sveda: förvandlas