Vorto: turni

  1. (transitiva) Movi ion ĉirkaŭ ĝia akso.

    • turni radon

    • turni ŝlosilon en la seruro

    • ĉe la sono de lia voĉo Stella turnis la kapon

    • la kamparano turnis kaj returnis la paĝojn

    • la folioj en la arbaro fariĝis flavaj , la vento ilin forportis kaj turnopelis

  2. (transitiva) Direkti en iun direkton.

    • turni posten la ĉevalon

    • ili turnis al Mi la dorson

    • returnu vin de viaj malbonaj vojoj

    • turni la okulojn al la pordo

    • turni sian rigardon, atenton al io

    • turni ĉiujn siajn fortojn, klopodojn al iu celo

    • la randoj de la ĉinaj tegmentoj estas turnitaj supren

  3. (transitiva) Meti en novan staton, ŝanĝi.

    • la edziĝo de la princo devis ja alporti al ŝi la morton kaj turni ŝin en ŝaŭmon sur la maro

En aliaj lingvoj

    • La angla: turn
    • La ĉeĥa: obrátit, obracet, stočit, točit, vrtět
    • La franca: tourner
    • La germana: verwandeln
    • La hispana: girar
    • La hungara: fordít, forgat
    • La nederlanda: draaien
    • La pola: obracać
    • La portugala: virar, voltar, volver, rodar, voltear, transformar
    • La rusa: вращать, крутить, вертеть, поворачивать, повернуть, переворачивать, перевернуть, обращать
    • La slovaka: rozkrútiť, roztočiť, zvrtnúť
    • La sveda: vrida
    • La angla: turn
    • La germana: zuwenden, richten, lenken
    • La hungara: elfordít, irányít
    • La pola: obracać, zakręcać
    • La rusa: поворачивать, повернуть
    • La sveda: vända
    • La hungara: változtat (vmivé)
    • La rusa: обращать, обратить
    • La sveda: förvandla