Vorto: tuko

  1. Peco da teksaĵo uzata por iu celo.

    • tablon ornamas ne tuko, sed kuko

    • tablo, kovritan per kotona retotuko

    • sur la ora altaro ili sternu bluan tukon

    • ili komercis kun vi per belegaj ŝtofoj, purpuraj kaj broditaj tukoj

    • li komencis lavi la piedojn de la disĉiploj kaj viŝi ilin per la tuko, per kiu li estis zonita

    • longa blanka tuko malstreĉe kaj malpeze kovris ŝiajn belajn membrojn

    • ŝi ligas ĉirkaŭ la kolon la safrane flavan tukon

    • neniu staris malĝoje apud la mortinto lia vizaĝo estis kovrita per blanka tuko

    • kadavra tuko

    • sep litetoj, sur ĉiu estis sternita blanka tuko

    • kun tukoj, gardantaj la nukon kontraŭ la suno

    • li mallevis la lanajn tukojn de la tendo

    • servanto kun teleroj kaj telertuko

    • granda nigra tuko volvis la kapon de la virino

En aliaj lingvoj

    • La angla: cloth
    • La ĉeĥa: šátek
    • La franca: pièce de tissu
    • La germana: Tuch
    • La hispana: trapo, trozo de tela
    • La hungara: kendő, lepel, terítő
    • La itala: panno (pezzo di stoffa), pezza, straccio (pezzo di stoffa)
    • La nederlanda: doek, kleed, laken
    • La pola: chusta, chustka, tkanina (kawałek)
    • La portugala: pano, tecido
    • La rusa: платок, тряпка
    • La slovaka: šatka