Vorto: tuj
-
Senprokraste post tiu momento.
mi tuj foriras
pli valoras tuj ovo ol poste bovo
atendu, la mastro tuj venos
iru tuj
li tuj faris, kion mi volis
mi estis tuj finonta la leteron, kiam vi alvenis
se li scius, ke mi estas tie ĉi, li tuj venus
la plej nekredeblajn aferojn li tuj kredas
tuj kiam li min vidis, li kuris al mi renkonte
tuj alveninte al la puto, li ekaŭdis vokon de la onklino el la dometo
tuj en (de) la komenco de l' jaro
li foriris tuj post mia alveno
tujege
-
Tute proksime, tute apude.
tuj post la pordo estas ŝranko
tuj sur la unua ŝtupo
la cikonioj flugis unu tuj post la alia
urbo sin trovas tuj sur la bordo de la maro
tuj sub li la flanko de l' monto estis krutega
En aliaj lingvoj
- La angla: immediately, right away, promptly, at once
- La belorusa: адразу, неадкладна, тут жа (пра час)
- La bulgara: веднага
- La ĉeĥa: bezodkladně, hned, ihned, neprodleně, obratem, okamžitě
- La finna: heti, viipymättä
- La franca: aussitôt, tout de suite, immédiatement, juste (lieu)
- La germana: sofort, unmittelbar, gleich
- La hispana: inmediatamente
- La hungara: rögtön, azonnal, nyomban
- La nederlanda: onmiddellijk, meteen, direct, dadelijk (onmiddelijk)
- La pola: natychmiast, zaraz
- La rumana: imediat, îndată, numaidecât
- La rusa: тотчас, сразу, сейчас же, немедленно, тут же (о времени)
- La slovaka: hneď, ihneď, obratom, okamžite, zaraz
- La turka: hemen, çar çabuk
- La belorusa: тут жа (пра месца)
- La finna: heti, aivan (lähellä)
- La hungara: közvetlenül, mindjárt
- La rusa: как раз, тут же (о месте)