Vorto: tubo
-
Longa kava cilindroforma diversmateria ilo servanta por plej diversaj uzoj:ca
plumba, kaŭĉuka, vitra tubo
tubo de pipo, de trumpeto, de pafilo, de kanono
akvotubo
gastubo
tubeto, en kiun oni metas cigaron, kiam oni ĝin fumas, estas cigaringo
vidu la hipopotamon ĝiaj ostoj estas kiel kupraj tuboj, ĝiaj ostoj estas kiel feraj stangoj
mi vidas kandelabron , sep lucernoj estas sur ĝi, kaj po sep tubetoj troviĝas sur la lucernoj
la malgranda knabo ekrigardis al la tekruĉo, la kovrilo leviĝis ĉiam pli kaj pli, kaj la sambukaj floroj eliris freŝe kaj blanke, elkreskigis grandajn longajn branĉojn, eĉ el la tubeto ili etendiĝis ĉiuflanken
tubaperturo de pafilo
oni enmetis la korpon en ŝtonan tubon, tra kiu dum kelke da tagoj pasis varmega aero, kaj sekiginte oni transdonis al la enbalzamigistoj
el la kaldrono elstaris vertikala tubo, kovrita per peza ŝtono
li alsaltis al la kontraŭa muro kaj almetis la buŝon al la aperturo de tubo, kondukanta al la supraj etaĝoj la voĉon, parolantan malsupre
fajrestinga tubo
ŝi vidis en oksigena kesto la ŝrumpan violan bebon kun multaj tuboj sur la korpo
-
Vakutubo.
ilia ekipaĵo konsistas el du ikso-radiaj tuboj: temas pri kolimatiloj kaj detektiloj de ambaŭ flankoj de ĉiu (plejofte pri tio nekonscia) pasaĝero
En aliaj lingvoj
- La angla: tube, hose (flekstubo)
- La belorusa: труба, трубка, шланг, цюбік
- La bulgara: тръба, маркуч (flekstubo)
- La ĉeĥa: hlaveň, roura, trouba, trubice, trubka
- La franca: tube, tuyau
- La germana: Rohr, Röhre, Leitung, Schlauch (flekstubo)
- La hungara: cső
- La kataluna: tub, canonada, canó
- La nederlanda: buis, slang (flekstubo)
- La pola: rura, tuba, przewód
- La rusa: труба, трубка, шланг, тюбик
- La slovaka: rúra, trubica
- La angla: vacuum tube
- La rusa: радиолампа