Vorto: ts

  1. Malpli laŭtu! ne bruu.

    • ... tamen tss! mi aŭdas, / Oni el la sonĝ' parolas

    • la seka felo en la sako laŭte ekknaris. "Ts!", diris la malgranda Niko al sia sako

  2. Atentu al mi.

    • — Julieta: Romeo! Ts!

En aliaj lingvoj

    • La franca: chut!
    • La germana: Pssst!
    • La hungara: pszt!
    • La franca: psst!
    • La hungara: ssz!