Vorto: trusto

  1. Grupiĝo da potencaj komercistoj aŭ fabrikantoj kuniĝintaj por akapari iujn varojn aŭ monopoligi iujn produktojn kaj tiele povi laŭplaĉe altigi la prezojn.

    • temas pri akaparado de merkato, pri formado de monopoloj, de trustoj, konzernoj kiuj regas la sistemon kaj eliminas konkurencon

    • ĉe trusto la memstaraj entreprenoj malaperas (komparu kun konzerno, kie la entreprenoj restas memstaraj), en multaj landoj ekzistas kontraŭtrusta leĝaro por malebligi monopolojn

En aliaj lingvoj

    • La angla: business trust (with intent to monopolize, as in "antitrust laws")
    • La belorusa: трэст
    • La bulgara: тръст
    • La ĉeĥa: trast, trust
    • La germana: Konzern, Trust (Wirtschaft)
    • La hungara: tröszt
    • La nederlanda: trust
    • La pola: trust
    • La portugala: truste
    • La rusa: трест
    • La slovaka: trast, trust