Vorto: truo
-
Trarompaĵo, trairebla malfermaĵo (aperturo).
la flikaĵo estas pli malbela ol la truo
ŝtopi, fliki truon
truo de kudrilo
sakon kun truo vi neniam plenigos
pri la ŝtrumpa truo scias nur la ŝuo
ĉe botisto la ŝuo estas ĉiam kun truo
ŝi faris en la saketo malgrandan truon, tiel, ke la grio povis ŝutmarki la tutan vojon
la koboldo rigardis tra la serura truo
tie ne ekzistis ia fenestra vitro, estis nur truo en la muro la suno venis simile al ora globo kaj enrigardis tra la truo
pri la ŝtrumpa truo scias nur la ŝuo
li havas truon en la manplato
-
Kavo.
la knabo fosis per sia fingro truon en la tero, la malgranda knabino enmetis tien la kernon, kaj ambaŭ kovris ĝin per tero
plenigi truon
a. Besta hejmo, kavaĵo aŭ tunelo fosita de besto en kiu ĉi tiu loĝas.
la truo de aspido
li kuris momenton inter la terbuloj kaj subite englitis en musan truon, kiun li serĉis
-
(figure) Manko en io.
nur en unu punkto ilia informiteco havas truon
truon de l' honoro flikos neniu tajloro
lia libro tre bone helpas plenigi la truojn en la plejparte okcidentlandaj historioj de la esperanta movado
Mikrosofto devis pasintjare plurfoje konfesi sekurectruojn kaj famiĝintaj virusoj kaj vermoj misuzis la truojn
En aliaj lingvoj
- La angla: hole
- La belorusa: дзіра, дзюра, адтуліна
- La ĉeĥa: díra, otvor
- La franca: trou, orifice
- La germana: Loch
- La hebrea: חור
- La hispana: agujero, hoyo
- La hungara: lyuk
- La indonezia: liang, lubang
- La itala: foro, buco
- La japana: 穴 [あな]
- La kataluna: forat
- La nederlanda: gat
- La pola: dziura, otwór
- La portugala: furo, buraco
- La rusa: дыра, отверстие
- La slovaka: diera
- Tokipono: lupa
- Volapuko: hog
- La belorusa: дзіра, дзюра, адтуліна
- La franca: trou, cavité, creux
- La kataluna: forat
- La pola: dziura, luka
- La rusa: яма, лунка, углубление, выбоина
- a. La angla: burrow, hole
- La rusa: нора
- La belorusa: дзіра, прабел (у чымсьці), нястача
- La franca: trou (fig.), blanc (dans une conversation), manque
- La germana: Lücke
- La pola: dziura, luka
- La rusa: дыра, пробел (в чём-л.)