Vorto: trulo
-
Triangula aŭ trapezforma ladoplato kun tenilo, servanta al masonistoj por elmeti kaj ebenigi morteron, cementon, gipson ks.
mi konsilus al tiuj sinjoroj, ke anstataŭ silko kaj puntoj ili prenu en siajn manojn plugilon, hakilon, martelon, trulon aŭ ion similan
trulo estis inventita komence de la 15-a jc de masonisto Clément Arrieux
En aliaj lingvoj
- La angla: trowel
- La belorusa: кельня
- La ĉeĥa: zednická lžíce
- La franca: truelle
- La germana: Kelle, Spatel
- La hispana: palustre
- La hungara: vakolókanál
- La kataluna: paleta
- La nederlanda: troffel
- La pola: kielnia, paca
- La portugala: colher de pedreiro
- La rusa: мастерок
- La slovaka: murárska lyžica