Vorto: trufo

  1. Subtere kreskanta fruktokorpo de iuj fungoj, precipe el la genro Tuber, tre ŝatata pro ĝia delikata aromo.

    • Somera trufo (Tuber aestivum), la surfacon kovras nigraj verukoj, la askosporoj estas brunaj, retecaj, 1-4 je asko; Perigorda trufo (Tuber melanosporum) bonodora fungo, interne violbruna, fortodora, la sporoj estas pikilaj, ofta en Mez-Francio, kulturebla; Burgonja trufo (Tuber uncinulatum) bonodora fungo, kulturebla; Lorena trufo (Tuber mesentericum) fortodora fungo, kulturebla; Blanka trufo el Italio (Tuber magnatum) havas glicirizan guston, ĝi estas plej multekosta manĝebla fungo de la mondo

  2. Ĉokoladaĵo neregule buletforma kun kremeca enhavo.

    • la nomo de la kartludo (trufo aŭ trufludo) de tio, ke la edzino de la kreinto en la tago, kiam li elpensis la ludon, tute hazarde preparis gustoplenajn trufĉokoladetojn

En aliaj lingvoj

    • La angla: truffle
    • La belorusa: труфэль
    • La ĉeĥa: lanýž
    • La franca: truffe
    • La germana: Trüffel
    • La hungara: szarvasgomba
    • La kataluna: tòfona, trufa
    • La nederlanda: truffel
    • La pola: trufla
    • La portugala: trufa
    • La rusa: трюфель
    • La slovaka: hľuzovka (huba)