Vorto: trovo

  1. Atingo de io post serĉo aŭ per hazarda trafo.

    • tiu elekto ne estis simpla netrovo de la bono, sed intenca faro

    • ŝi venas kurante kaj rakontas pri sia trovo

    • monaton antaŭ la konferenco okazis la mirakla trovo de alia manuskripto, dum viro fosis en torfejo

    • impresa trovo de makzelo de antropomorfa prasimio

En aliaj lingvoj

    • La belorusa: знаходжаньне
    • La ĉeĥa: nalézání, nález
    • La franca: découverte (action), trouvaille (action)
    • La germana: finden, Fund
    • La hispana: encuentro
    • La hungara: találat
    • La nederlanda: het vinden
    • La pola: znaleznienie, odnalezienie
    • La rusa: находка, обнаружение
    • La slovaka: nachádzanie, nález