Vorto: trovi
-
(transitiva) Per serĉado (aŭ per okazo) renkonti ion, iun.
mi ne povas trovi mian ŝlosilon
vi trovos la libron sur la tablo
eĉ unu polveron vi ne trovos sur lia vesto
trovi rifuĝejon ĉe amiko
trovi fonton, trezoron, novan procedon, solvon de problemo
feliĉa estas la homo, kiu trovis saĝon kaj akiris prudenton
mi ne povis trovi momenton por respondi vian leteron
unu el la plej belaj knabinoj, kiujn oni povis trovi
trovi amikon ĉe klubo
trovinte neniun, kiu volus ŝin akcepti, ŝi baldaŭ mortis en angulo de arbaro
li ne povis trovi en la unua momento efikan rimedon
li eniris en la domon de sia unua amatino kaj ree trovis ŝin en larmoj
mi trovis la domon forlasita
tiu ĉi lingvo estos akceptita de la mondo kaj trovos multe da adeptoj
-
(transitiva) Sperti ian okazon, travivi ian senton, impreson.
trovi la morton en akcidento
trovi ripozon kaj pacon
trovi plezuron en la malordo
trovi enuon en io
favoron kaj bonan opinion ĉe iu
trovi bonan akcepton, atenton, aprobon, simpation, dankon, helpon kontraŭstaron
-
(transitiva) Opinii ion aŭ iun tia.
trovi la frukton bongusta
li trovas la ideon ĝusta
ĉio alia estas nur verkoj privataj, kiujn la esperantistoj – se ili trovas tion ĉi utila – povas rigardadi kiel modela
li trovis ŝin bela
mi trovas superflue tie ĉi paroli detale pri tio
mi trovis necesa doni la sekvantajn klarigojn
vi trovas ebla, kion vi deziras
En aliaj lingvoj
- La angla: find
- La belorusa: знаходзіць
- La ĉeĥa: najít, nalézt, shledat, vymyslet, vynalézt, zastihnout, zjistit
- La franca: trouver
- La germana: finden
- La hispana: encontrar
- La hungara: talál, lel, találkozik
- La nederlanda: vinden
- La pola: znajdować, odnajdywać, odszukiwać, zastawać
- La portugala: achar, encontrar
- La rusa: найти
- La slovaka: nájsť, určiť
- La sveda: finna, hitta
- La sveda: finna
- La germana: befinden, erachten, halten für
- La sveda: finna