Vorto: trolo

  1. Feo el nordeŭropaj fabeloj, tre granda aŭ tre malgranda, kun magiaj povoj, plejofte malica.

    • la aliaj troloj devis do veni kaj lavi, sed ju pli ili faris tion, des pli la ĉemizo fariĝis nigra

    • turbanornamitaj ĝinoj, malgrandegaj koboldoj, trikapaj troloj, barbaj nanoj, lumineskantaj feoj, kaprokruraj faŭnoj movis sin laŭ la strato supren

    • la trolo stariĝis kiel eble plej silente

    • Rimarko: «Trolo» estas ankaŭ fiŝreto.

  2. Provokanto, kiu en interreto – anonime aŭ malkaŝe – instigas al kvereloj, al akraj disputoj.

    • ne nutru la trolon!

    • ne ĉiam klaras, kiu estas trolo kaj kiu ne, ĉar temas pri subjektiva rigardado depende de la mesaĝo, la temo kaj la propra vidpunkto ene de ĝi

  3. Granda konusa fiŝreto, kiun oni tiras tra akvo aŭ sur fundo de akvejo.

    • protekti sovaĝajn bestojn kontraŭ tiuj metodoj de ĉasado, kaptado kaj trolo-fiŝado

    • Rimarko: Trolo ankaŭ estas nordeŭropa feo.

En aliaj lingvoj

    • La angla: troll
    • La bulgara: трол
    • La ĉeĥa: vlečná síť
    • La franca: troll
    • La germana: Troll
    • La kataluna: trol
    • La nederlanda: trol
    • La pola: trol (w jęz. polskim jest to głównie zły duch gór)
    • La portugala: duende, trasgo, ogro, ogre
    • La slovaka: vlečná sieť
    • La angla: trawl
    • La ĉeĥa: vlečná síť
    • La franca: chalut
    • La germana: Schleppnetz
    • La hispana: red de arrastre (pesca)
    • La hungara: fenékvonóháló
    • La itala: sciabica (pesca)
    • La kataluna: art de ròssec, rossegall
    • La nederlanda: trawlnet, sleepnet
    • La pola: trał
    • La portugala: arrastão (rede de pesca), rede de arrasto
    • La slovaka: vlečná sieť