Vorto: tro
-
Pli ol sufiĉe, ol necese, ol konvene, ol ĝustmezure.
tro longa
tro rapide
tro ami ludon
tro da pano
tro grandaj kalkuloj kondukas al nuloj
se sako tro pleniĝas, ĝi baldaŭ disŝiriĝas
tro da kuiristoj kaĉon difektas
ilia nombro estas tro granda por ke ni povu ilin ĉiujn citi
la aero tie estas tro peza, ke prudenta ekzistaĵo tie povu vivi
tiu sistemo postulas tro grandan pripensadon por povi esti enkondukita en la ordinaran interkomunikiĝon
li rigardis la tutan mondon kiel farson tro sensencan, por ke prudenta homo povu serioze pensi pri ĝi
la ideo estas tro altiranta por ke la homoj tute rifuziĝus je ĝi
liaj instrukcioj estis tro klaraj, ol ke mi erarus
la laboranta popolo estas tro okupata per sia laboro, ol ke ĝi povus interesiĝi je tiuj demandoj
En aliaj lingvoj
- La angla: too
- La belorusa: задужа, занадта, залішне
- La ĉeĥa: příliš, příliš mnoho
- La finna: liian, liikaa
- La franca: excessivement, trop
- La germana: zu, zu viel
- La hispana: demasiado
- La hungara: túl
- La nederlanda: te, te zeer, te veel
- La portugala: muito, demais, demasiadamente
- La rusa: слишком, чересчур, чрезмерно
- La slovaka: príliš