Vorto: trio
-
Tri aferoj aŭ personoj kune.
sidanta en la konsilantaro de la saĝuloj, estro de trio, estis Adino
el la tri li estis honorata de du kaj estis ilia estro, sed en la trion li ne eniris
kiam la trio revenis hejmen, Cindrulino en sia malpura vesto kuŝis en la cindro
trio plaĉas al Dio
-
Muzikverko por tri voĉoj aŭ instrumentoj.
la trio por fluto, vjolo kaj harpo de Claude Debussy
Rimarko: Baze de la fundamenta radiko tri, oni uzas ankaŭ la vorton «tri·op·o» kun tiu signifo: la Triopo Kingstona estas usona muzikista grupo fama pro lanĉi movadon de popularigo de kantoj en popolmuzika stilo, la triopo furoris fine de la 1950-aj jaroj kaj komence de la 1960-aj. La vorton «tri·o» oni fundamentsence ankaŭ uzas por nomi tri aferojn aŭ tri personojn: de la tri li estis honorata kaj estis ilia estro, sed en la trion li ne eniris; trio plaĉas al Dio.
-
Ensemblo ludanta tiajn verkojn.
Trio Matamoros estis muzika grupo, nome romantika trio de Kubo
En aliaj lingvoj
- La germana: Dreier, drei Dinge, Trio
- La angla: trio
- La belorusa: трыё
- La ĉeĥa: trojice
- La germana: Trio
- La hungara: trió
- La kataluna: trio
- La nederlanda: trio
- La pola: trio
- La portugala: trio
- La rusa: трио
- La slovaka: triumvirát, trojica
- La ukraina: тріо