Vorto: trinki
-
(transitiva) Preni fluaĵon en la buŝon kaj gluti.
mi ne volis trinki la vinon, ĉar ĝi enhavis en si ian suspektan malklaraĵon
mi alportis arĝentan vazon por doni trinki al tiu ĉi sinjorino
donu al la birdoj akvon ĉar ili volas trinki
mi foje kuris nuda kiam mi trinkis tro multe da vino
ne kraĉu en puton ĉar vi trinki bezonos
eltrinki per unu tiro
de lia vivo aranĝo estas trinko kaj manĝo
ili venis kaj ĉerpis akvon kaj plenigis la trogojn por trinkigi la ŝafojn
vi frapos la rokon kaj eliros el ĝi akvo kaj la popolo trinkos
ĉiun, kiu lektrinkos akvon per sia lango kiel lektrinkas hundo, tiun starigu aparte
manĝi sian ekskrementon kaj trinki sian urinon
trinkmielo
trinkakvo
akvotrinkigaj kanaloj
-
(transitiva) (figure) (poezia esprimo) Ricevi aŭ preni ion.
ellasu min mi volas trinki lian sangon
ĉar la sagoj de la Plejpotenculo estas en mi, ilian venenon trinkas mia spirito
homo abomeninda kaj malbona, kiu trinkas malbonagojn kiel akvon
kiu homo estas simila al Ijob, kiu trinkas mokojn kiel akvon
vekiĝu, leviĝu ho Jerusalem, vi, kiu trinkis el la mano de la Eternulo la kalikon de Lia kolero
oni ne disdonos inter ili panon de funebro por konsoli ilin pri la mortinto kaj oni ne trinkigos al ili kalikon de konsolo pri ilia patro kaj pri ilia patrino
En aliaj lingvoj
- La angla: drink
- La belorusa: піць
- La bulgara: пия
- La ĉeĥa: napít se, pít, zapít
- La franca: boire
- La germana: trinken
- La hispana: beber
- La hungara: iszik
- La indonezia: minum
- La kataluna: beure
- La kurda: vexwarin
- La nederlanda: drinken
- La okcitana: beure
- La portugala: beber
- La rusa: пить
- La slovaka: napiť sa, piť
- Latino: bibo, ere, poto, are
- Tokipono: moku