Vorto: tribo

  1. Parto de nacio kun ne-ŝtata organizo, ĝenerale ariganta plurajn gentojn.

    • a. En la antikva grek-romia kulturo grupo de kurioj aŭ fratrioj starigita por administraj celoj.

    • b. Idaro de ĉiu el la dekdu hebreaj prapatroj.

  2. Ŝtupo de la botanika kaj zoologia klasifikoj, malpli vasta ol familio, pli vasta ol genro, (tribus).

    • en la kata tribo, la plejo de specioj estas striaj aŭ strie makulaj

En aliaj lingvoj

    • La angla: tribe
    • La belorusa: племя
    • La franca: tribu
    • La germana: Stamm
    • La hispana: tribu
    • La hungara: törzs
    • La itala: tribù
    • La kataluna: tribu
    • La nederlanda: stam, volksstam
    • La pola: plemię, ród, pokolenie
    • La portugala: tribo
    • La rusa: племя, род, колено (род)
        • a. La pola: plemię, szczep, klan