Vorto: trezoro
-
Amaso da multvaloraj objektoj – oro, arĝento, juveloj.
a. Rezerve tenata.
promesita trezoro estas sen valoro
ne timu via patro donis al vi trezoron en viajn sakojn
pli bona estas malmulto kun timo antaŭ la Eternulo, ol granda trezoro kun maltrankvileco ĉe ĝi
amasigi trezorojn en keloj
la ŝtata trezoro
b. Enterigita aŭ iel kaŝita, precipe tia, ke la posedanto ne plu vivas kaj la situo ne estas sciata.
trezoroj, kaŝitaj en la sablo
la regno de la ĉielo similas al kaŝita en kampo trezoro, kiun viro trovis kaj kaŝis, kaj pro ĝojo li iras kaj vendas ĉion, kion li posedas, kaj aĉetas tiun kampon
trovi trezoron en ruinoj
-
(figure) Io tre valora, tre ŝatinda.
tiu libro estas vera trezoro de scienco
amiko fidela estas trezoro plej bela
a. Karesa vorto pri io aŭ iu tre kara al oni.
mia kara trezoro, vintro sin trovos sur vangoj
mia anĝelo, mia trezoro
b. Kolekto de valoraj verkoj.
arkitektura, lingva trezoro
la verko de Zamenhof estas trezoro por la homaro
malgranda biblioteko, kiu enhavas la plej elektitajn trezorojn de la angla literaturo
la patrino transdonas al li la kartojn kaj tagolibrojn de sia mortinta edzo ― amaso da flaviĝintaj paperoj , por li tio ĉi estas tuta trezoro, kaj li tutajn tagojn sidas super ili
En aliaj lingvoj
- La angla: treasure
- La belorusa: скарб
- La ĉeĥa: poklad
- La franca: trésor
- La germana: Schatz
- La hispana: tesoro
- La hungara: kincs, drágaság
- La kataluna: tresor
- La nederlanda: schat
- La portugala: tesouro
- La rusa: сокровище
- La slovaka: poklad
- Latino: thesaurus, i
- a. La rusa: клад