Vorto: tremi
-
(netransitiva) Esti movata tien kaj reen per malgrandaj sinsekvaj skuetoj.
la ponto tremas kiam oni veturas sur ĝi
tremi pro frosto, pro timo
lia voĉo, liaj lipoj tremis
tremi kiel aŭtuna folio
ektremis kaj ekskuiĝis la tero
pluvaj gutoj tremis sur la folioj kaj fajrerante defaladis
la arboj ĵetadis tremantajn ombrojn sur la herbon
tremigantaj impresoj
En aliaj lingvoj
- La angla: tremble
- La belorusa: дрыжэць, трымцець, трымцецца
- La ĉeĥa: chvět se, tetelit se, zachvívat se
- La franca: trembler
- La germana: zittern, beben
- La greka: τρέμω
- La hispana: temblar
- La hungara: remeg, reszket
- La kataluna: tremolar
- La nederlanda: beven, trillen, bibberen
- La pola: trząść się, dygotać, drgać, drżeć
- La portugala: tremer
- La rusa: дрожать, содрогаться, трепетать
- La slovaka: chvieť sa, zachvievať sa