Vorto: trans
-
Prepozicio montranta lokon kuŝantan sur la alia, pli malproksima flanko de la objekto, kiun la prepozicio enkondukas.
trans la rivero sin trovis aliaj hirundoj
la popoloj loĝantaj trans la maro
li jam estas trans montoj kaj maro
antaŭ la malleviĝo de la suno ni devas esti trans la limo
aŭskulti trans muro;
se trans la tombo estas ja ankoraŭ vivo
Rimarko: Trans kaj preter signifas ambaŭ, ke oni iras pli malproksimen ol la priparolata objekto; sed preter signifas ke oni antaŭe laŭiris tiun objekton, kaj trans, ke oni pasis sur aŭ super ĝi.
Rimarko: Pri uzo de trans kun akuzativo, vidu al trans, trans...-n.
-
Al trans, trans...-n.
pensoj iras trans limo sen pago kaj timo
la tuta Izrael iris trans seka tero, ĝis la tuta popolo transiris Jordanon
Hanibalo iris trans la Alpoj
homoj simile al katoj saltas trans la barieroj
Rimarko: Kvankam ĉi tiu senco troviĝas en aŭtoritataj fontoj, ne klare vidiĝas, kial oni ĝin agnosku ĝusta, dum ĉe ĉiuj aliaj lokaj prepozicioj oni tiom zorge distingas per uzo de deviga akuzativo la sencon «celo» disde la senco «loko».
-
Tra.
tiu stelo tre luma, en sia kurado trans arkaĵo la ĉiela
surĉevale oni devas leviĝi laŭ krutaj montaj vojetoj, trans arbetaĵoj kaj dornaĵoj
En aliaj lingvoj
- Ido: trans
- La ĉeĥa: přes, za
- La franca: au-delà de, de l'autre côté de
- La hispana: al otro lado de, más allá de
- La hungara: túl, mögött
- La malaja: melintasi
- La portugala: além de, do outro lado de, para lá de
- La rusa: через, по ту сторону, за
- La slovaka: cez, za
- La hispana: a través de
- La hungara: át, keresztül
- La rusa: через
- La hispana: a través de