Vorto: trankvila
-
Agitata de neniaj zorgoj; plene libera de ĉiu ajn spirita eksciteco; havanta firman certecon pri si mem kaj ne sentanta timon pri la estonteco.
estu trankvila, mia tuta ŝuldo estos pagita al vi baldaŭ
vi estas trankvila pri via morgaŭa tago
konscienco trankvila estas bona dormilo
lasu min trankvila
ŝia voĉo havis sonon certecan kaj trankvilan
almenaŭ morton havos mi trankvilan
kiu vivas trankvile, vivas facile
li respondis trankvile kaj sentime
ne sciante, ĉu la lingvo ne subite aliiĝos, ni ne povus trankvile labori
ĉu mi trankvile tion ĉi toleru?
paco ĉiam ambaŭ la popolojn per bela krono ligu plej trankvile
Rimarko: Trankvila diferencas de kvieta per tio, ke ĝi koncernas la moralan, kaj kvieta la fizikan staton. Sed, ĉar la animstato ofte modifas la eksteran aspekton de la homo, kvieta povas ankaŭ havi iel moralan sencon kaj taŭgi por malforta aŭ detenata emocio, kiu ne aperas sur la vizaĝo. Inverse, oni povas metafore uzi trankvila pri objektoj. Tamen la derivitaj vortoj estas preskaŭ ĉiam uzataj laŭ la propra senco.
-
Kvieta.
trankvila domo
akvo trankvila estas akvo danĝera
en trankvila vetero ĉiu remas sen danĝero
trankvila stela nokto kaj trankvila senlima maro
en niaj kongresoj okazas ne ĉiam trankvilaj debatoj
En aliaj lingvoj
- La angla: tranquil
- La belorusa: спакойны
- La ĉeĥa: klidný, klidný, tichý
- La franca: tranquille
- La germana: ruhig
- La hispana: tranquilo
- La hungara: nyugodt
- La nederlanda: bedaard, gerust, kalm, op zijn gemak
- La rusa: спокойный
- La slovaka: pokojný, tichý