Vorto: tranco
-
Escepte intensa stato de konscio, karakterizita de fokusita koncentriĝo ĉe samtempa profunda malstreĉiĝo kaj malŝaltiĝo de logike reflektiĝanta racio, ofte celata en religioj kaj spiritualismo.
tradiciaj medicinistoj afrikaj estis rigardataj kiel ŝamanoj, sorĉistoj, eĉ ĉarlatanoj, kiuj kunmiksis superstiĉojn, religiajn tradiciojn, trancojn, esoterajn ritojn
kvazaŭ en tranco li paŝis en la malplenan domon, kunŝovis la dikajn velurajn kurtenojn, faligis sian rigardon al la ĉina vazo kun magiaj signoj, enspiris la malvarman vesper-aeron, kaj iris dormi inter satenaj littukoj blankaj
En aliaj lingvoj
- La angla: trance
- La belorusa: транс
- La ĉeĥa: bezvědomí, polospánek, trans
- La franca: possession (transe), transe
- La germana: Trance
- La hispana: trance
- La hungara: transz, önkívület
- La kataluna: trànsit
- La nederlanda: trance
- La portugala: transe
- La rusa: транс
- La slovaka: bezvedomie, polospánok, tranz