Vorto: tranĉi
-
(transitiva) Dividi solidaĵon per akra ilo.
tranĉanta kiel razilo
tranĉi drapon
tranĉi rekte en la karnon
ambaŭtranĉa glavo
ĉiu tajloro havas sian tranĉmanieron
-
(transitiva) (figure) Traiĝi.
krioj tranĉis aeron, la noktan silenton
la popolo, kies landon tratranĉas riveroj
la herbejon distranĉis rivereto
-
(transitiva) (figure) Akre kaj dolore frapi la sentumojn.
tia muziko tranĉas la orelon
la lumo tranĉis al ni la okulojn
vi distranĉas mian koron
tranĉa malvarmo, fajfo
ni sentis la akran tranĉadon de l' frosto
tranĉanta koloro
En aliaj lingvoj
- La angla: cut
- La belorusa: рэзаць
- La bulgara: режа, разрязвам
- La ĉeĥa: krájet, řezat
- La franca: couper
- La germana: schneiden
- La hispana: cortar
- La hungara: vág, metsz, metél, nyes
- La nederlanda: snijden
- La pola: ciąć, przecinać
- La rusa: резать
- La sveda: skära
- La hispana: cortar
- La pola: przecinać
- La hispana: romper