Vorto: trako
-
Parto de vojo, larĝa por iro de unu veturilo.
a. Instalita relparo ebliganta iron de unu vagonaro.
projekto «Stuttgart 21» anstataŭos kapstacion kun 16 trakoj per subtera stacidomo kun nur 8 trakoj
tra 120 km estis konstruita nova eŭropnorma trako kaj apud ĝi estis renovigita la ekzistanta rusnorma trako
trajneto sur etŝpura trako veturigas infanojn kaj plenkreskulojn tra la parko
b. Paro da sulkoj, enpremitaj de la radoj de multaj veturiloj pasintaj per la koncerna vojo (precipe en vojo grunda, kvankam ankaŭ en asfalta ŝoseo povas estiĝi tia difekto).
kun tritaga stoko de rizo, ni startis kun granda scivolo, kien gvidos nin tiu ĉi nekredeble ruĝa, argila trako
c. Koridoro.
la policano fermigis la kvartrakan straton, interrompante la bus- kaj tramliniojn
-
Parto de sonregistraĵo apartiganta voĉon.
ni disponas pri magnetofono kvartraka kun rapideco 9,5 cm/sek
En aliaj lingvoj
- La ĉeĥa: dráha letu (let.), kolej (žel.), kurz, stopa magn. pásky (el.), trať
- La franca: voie (partie de route)
- La germana: Spur, Fahrspur
- La pola: pas ruchu
- La portugala: pista
- La rumana: bandă de circulaţie
- La slovaka: dráha letu, koľaj, kurz, stopa magnetof. pásky, trať
- a. La angla: track
- La germana: Gleis
- La pola: tor (kolejowy)
- La portugala: linha
- La rusa: колея (железнодорожная)
- b. La angla: rut
- La germana: Fahrrinne
- La rusa: колея (дорожная)
- c. La angla: traffic lane
- La angla: track
- La franca: piste (d'enregistrement)
- La germana: Tonspur
- La pola: ścieżka dźwiękowa
- La portugala: trilha
- La rusa: звуковая дорожка